KPĈ starigas celojn de 2035 por fundamente realigi socialisman modernigon de Ĉinio

Yu Publikigita: 2020-10-30 12:38:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) starigis aron da longperiodaj celoj por ke Ĉinio fundamente realigu socialisman modernigon antaŭ 2035.

La celoj estis rivelitaj en komunikaĵo publikigita post la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ okazigita en Pekino de la 26a ĝis la 29a de oktobro.

- La ekonomia kaj teknologia forto de Ĉinio, kaj ampleksa nacia forto kreskos evidente. Nova paŝo estos farita en la kresko de la ekonomio kaj la pokapa enspezo de urbaj kaj kamparaj loĝantoj. Atingante grandajn trarompojn en kernaj teknologioj en ŝlosilaj kampoj, Ĉinio fariĝos tutmonda gvidanto pri novigado;

- Nova industriigo, aplikado de informadika teknologio, urbanizado kaj agrikultura modernigo fundamente atingiĝos. Ĉinio finkonstruos modernigitan ekonomion;

- La modernigo de la sistemo kaj regada kapablo de Ĉinio fundamente realiĝos. La rajtoj de homoj pri partopreno kaj egala disvolviĝo estos sufiĉe protektataj. Laŭleĝa regado por la lando, la registaro kaj la socio fundamente kompletiĝos;

- Ĉinio fariĝos forta lando en kulturo, edukado, talento, sportoj kaj sano. La kompleta disvolviĝo de ĉiuj homoj kaj socia etiketo kaj ĝentileco fundamente fortiĝos. La kultura mola forto de Ĉinio fariĝos pli granda;

- Ekoamikaj manieroj de laboro kaj vivo progresos en ĉiuj sociaj kampoj. Karbona emisiado senĉese malpliiĝos post atingo de kulmino, kaj estos fundamenta pliboniĝo en la medio kun la celo konstrui Belan Ĉinion fundamente atingita;

- La malfermo atingos novan stadion kun granda kresko de la fortoj de la lando pri partopreno en internacia ekonomia kunlaboro kaj konkurenco;

- La pokapa malneta enlanda produkto atingos la nivelon de modere evoluintaj landoj. La skalo de la mez-enspeza grupo estos fundamente grandigita. Egala aliro al bazaj publikaj servoj estos certigita. Diferencoj en urba-kampara disvolviĝo, en disvolviĝo inter regionoj kaj en vivniveloj evidente malgrandiĝos;

- La efektivigo de la iniciato Paca Ĉinio estos antaŭenigita al pli alta nivelo. La modernigo de nacia defendo kaj armeo fundamente realiĝos;

- Homoj vivos pli bonan vivon, kaj pli rimarkindaj kaj konsiderindaj progresoj estos atingitaj en antaŭenigo de ĉiuflanka homa disvolviĝo kaj realigo de komuna prospero por ĉiuj.

Dividu