Jam estis decidite! Ni tion faros dum la 14a 5-jara plano!

Publikigita: 2020-10-30 14:11:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 5a Plena Sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio prezentis la 14an Kvinjaran Planon, kaj aranĝis la laboron dum la periodo.

Ses celoj

1. Ekonomia disvolviĝo akiros novajn fruktojn.

2. Reformado kaj malfermo faros novajn paŝojn.

3. Nivelo de socia ĝentielco plialtiĝos.

4. Konstruado de ekologia civilizacio gajnos novan progreson.

5. Popola vivtenado kaj bonstato atingos novan nivelon.

6. La efikeco de nacia regado estos plibonigita.


Aranĝo de laboroj

Insistu pri la kerna pozicio de novigado de la moderniga strebado de Ĉinio, kaj rigardu sciencan kaj teknikan memfidon kiel strategian subtenon por nacia disvolviĝo.

Akcelu la disvolviĝon de moderna industria sistemo kaj antaŭenigu la optimumigon kaj ĝisdatigon de la ekonomia sistemo.

Formu fortan enlandan merkaton, konstruu novan disvolvan sistemon.

Amplekse profundigu reformojn kaj konstruu altnivelan socialisman merkatan ekonomian sistemon.

Donu prioritaton al la disvolviĝo de agrikulturaj kaj kamparaj regionoj, kaj amplekse antaŭenigu kamparan revigligon.

Optimumigu la spacan aranĝon de la lando, antaŭenigu kunordigitan regionan disvolviĝon kaj novan urbanizadon.

Prosperigu kaj disvolvu kulturajn entreprenadon kaj industrion, kaj plibonigu la kulturan molan potencon de la lando

Antaŭenigu verdan disvolviĝon kaj akcelu la harmonian kunekzistadon de homo kaj naturo.

Praktiku altnivelan malfermadon, kaj malfermu novajn perspektivojn por kunlaboro kaj kungajno.

Plibonigu la vivokvaliton de homoj kaj altigu la nivelon de socia konstruado.

Kunordigu disvolviĝon kaj sekurecon por konstrui pli altnivelan sekuran Ĉinion.

Akcelu modernigon de nacia defendo kaj militistaro, kaj realigu la unuecon de prospera lando kaj forta militistaro.

Dividu