Ĉinio donos pli fortan energion al la monda ekonomio por ties revigliĝo kaj longtempa prosperiĝo

Henggang Publikigita: 2020-10-30 20:41:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin vendrede diris en gazetara konferenco, ke sekve de la ellaborado kaj plenumo de la 14a Kvinjara Plano pri Ekonomia kaj Socia Disvolvado kaj de la malproksimaj celoj de 2035, Ĉinio donos pli fortan energion al la monda ekonomio por ties revigliĝo kaj longtempa prosperiĝo.

Wang diris, ke la raporto de la 5a plena sesio de 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio montris, ke Ĉinio jam iras en la stadion de altkvalita disvolviĝo kaj firme plenumas la koncepton pri nova disvolviĝo konsistantan el novigo, akordiĝo, verdeco, malfermo kaj komuna gajno. La sesio ankaŭ eligis la signalon pri reformado kaj malfermo, ke Ĉinio plenumas malfermon en pli granda sfero, pli vasta kampo, kaj pli profunda nivelo, inkluzive de konstruado de pli altnivela sistemo pri malferma ekonomio, ampleksa altigo de malferma nivelo, antaŭenigo de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj formo de la kungajna situacio. Dum plenumo de la novaj perspektivoj kaj celoj, la ĉina disvolvado marŝos al nova stadio, la kunlaboro inter Ĉinio kaj aliaj landoj ricevos pli grandajn atingojn, kio nepre donos pli fortan energion al la monda ekonomio por ties revigliĝo kaj longtempa prosperiĝo.

Dividu