Xi gratulas Ramkalawan pro lia elektiĝo kiel sejŝela prezidento

Jianping Publikigita: 2020-10-31 11:47:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al Wavel Ramkalawan, gratulante lin pro lia elektiĝo kiel prezidento de Sejŝeloj.

En sia gratula mesaĝo Xi montris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Sejŝeloj havas tre longan historian kaj la dulandaj rilatoj disvolviĝas glate. La du landoj akiris novajn fruktojn en interŝanĝo kaj kunlaboro en diversaj kampoj. Xi esprimis, ke li volonte klopodos kune kun prezidento Ramkalawan por antaŭenigi amikajn kunlaborojn inter Ĉinio kaj Sejŝeloj en ĉiuj kampoj kaj feliĉigi la du landojn kaj la du popolojn.

Dividu