Tedros: “natura grupa imunado” estas ne morala nek praktikebla

Jianping Publikigita: 2020-10-31 12:41:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede laŭ loka tempo en regula gazetara konferenco pri la novkronvirusa malsano Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS), esprimis, ke la nova kronviruso alportas longtempan influon al la sano de la homaro, kaj ke la tiel nomata strategio de “natura grupa imunado” estas ne morala nek praktikebla. Ĝi ne nur kaŭzos nenecesan morton de milionoj da homoj, sed ankaŭ irigos multajn homojn sur ekstreme longan vojon de resaniĝo.

Tedros montris, ke nur se la tuta mondo juste dispozicios sekuran kaj efikan vakcinon, grupa imunado povos esti realigita. Nun iuj vakcinoj jam eniris la triafazan klinikan provadon kaj 186 ekonomioj aliĝis al la Tutmonda Mekanismo pri Akiro de Vakcinoj.

Tedros emfazis, ke antaŭ akiro de vakcino, diverslandaj registaroj kaj popoloj devas fari sian plejeblon por bremsi disvastiĝon de la viruso, kaj tio estas la plej bona rimedo por redukti longtempan influon de la viruso sur la sano de la homoj.

Dividu