Ĉina ĉeftero raportis 33 novajn kazojn de kronvirusa malsano

Jianping Publikigita: 2020-10-31 16:10:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Nacia Komisiono pri Sano anoncis sabate, ke en vendredo la ĉina ĉeftero registris 33 novajn konfirmitajn kazojn de la kronvirusa malsano, inkluzive de 6 de enlanda propagiĝo kaj 27 el fremdaj landoj.

Laŭ la komisiono 38 novaj sensimptomaj kazoj estis trovitaj en la ĉina ĉeftero vendrede kaj entute 611 sensimptomaj pacientoj estas sub medicina observado. Neniu kronviruso-rilata morto estis raportita vendrede.

Ĝis vendredo la totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉeftero atingis 85 973, inkluzive de 355 pacientoj, kiuj ankoraŭ estas sub kuracado. 80 984 pacientoj elhospitaliĝis post resaniĝo kaj 4 434 homoj mortis pro la malsano.

Dividu