Respondeculoj laŭdis pacan utiligon de spacaj teknikoj, substrekitan de internacia simpozio en Pekino

Ĝoja Publikigita: 2020-10-31 17:28:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 18-an kaj la 19-an de novembro en Pekino okazos la tria internacia simpozio pri paca utiligo de spacaj teknikoj, komune organizita de ĉina instituto pri alt-scienc-teknika industriigo kaj kompanio pri internacia ligo por paco. Lastajn tagojn Simonetta Di Pippo, direktoro de oficejo pri eksterspacaj aferoj sub UN, Roberto Battiston, eksdirektoro de itala spaca buroo, Valanathan Munsami, ĉefa plenumanto de sud-afrika ŝtata spaca buroo kaj aliaj respondeculoj de internaciaj establaĵoj pri spaco sendis sinsekve al organizantoj mesaĝojn por esprimi gratulon al la baldaŭa simpozio.

En sia gratula mesaĝo Simonetta Di Pippo, direktoro de oficejo pri eksterspacaj aferoj sub UN, diris, ke estas nemankigeblaj teknikoj kaj sciencoj pri spaco ol antaŭe. La uzado de la teknikoj helpos al la homaro trakti defiojn kaj doni favoron al la tuta mondo. Li konvinkiĝas, ke se homoj fortigos kunlaboron, estonte oni povos havi gajnojn el paca utiligo de spacaj teknikoj.

Dividu