Vendrede Nacia Energia Administracio de Ĉinio informis, ke laŭgrade releviĝas produkto kaj konsumo de energioj en la lando.
De januaro ĝis septembro pliiĝis je 1,3% la kvanto de socia konsumo de elektro ol tiu en la sama periodo de 2019. Stabile kreskis konsumo de natura gaso. Kontinue pliiĝis produkto de petrol-gasoj kaj estis orda kaj stabila produkto de karbo.