Neniam finita ĈIIE

Publikigita: 2020-11-03 16:25:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Baldaŭ okazos la 3a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Observantoj opinias, ke sub la situacio de pli severa tutmonda unuflankeco kaj protektismo, precipe plivastiĝo de la novkronvirusa epidemio, la kontinua ekspansio de ekspoziciaj areo kaj skalo alportos varmecon al tutmonda komerco en ĉi-tiu vintro.

Antaŭ kelkaj tagoj la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolviĝo publikigis la trimestran raporton " Ĝisdatigo de Tutmonda Komerco", kiu prognozis, ke tutmonda komerco malpliiĝos je 7% ĝis 9% ĉi-jare. Konsiderante, ke ĉi-aprile, Ĉinio jam sukcese regis la enlandan epidemion, do la produktado kaj konsumado de Ĉinio pli frue renormaliĝis. Datumoj montras, ke la Malneta Enlanda Produkto (MEP) de Ĉinio en la tria trimestro pliiĝis je 4,9%, kaj importado kaj eksportado kreskis je 7,5% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. La V-forma inversigo de la MEP kaj ekstera komerco forte stimulis la deprimitan mondan ekonomion kaj donis materialan subtenon al tutmonda batalo kontraŭ la epidemio.

Kiel la ununura nacinivela ekspozicio de la mondo, kies temo estas importo, la ĈIIE estas rigardata kiel grava novigo en la historio de internacia komerco. Oni povas aĉeti varojn de la tuta mondo, kio profitigas la tutan mondon. Kun la kontinua ekspansio, la ĈIIE fariĝas tutmonda publika bono kun scenejo starigita de Ĉinio kaj ĉeesto de diversaj landoj.

Fakte la sestaga ekspozicio ĉiujare estas nur platformo por koncentrita eksponado. La ĈIIE en la pasintaj du jaroj en Ŝanhajo estis starigitaj 56 senripozaj komercaj platformoj, nome "funkciado de 6 tagoj plus 365 tagoj". Tio formis kompleton da komercaj modeloj kaj sistemoj por helpi tutmondajn varojn, servojn kaj teknologiojn eniri en la ĉinan merkaton. Efiko de la "neniam finita Ĉina Internacia Ekspozicio” ĉiam evidentiĝas kaj grandiĝas.

Dividu