Italaj produktoj plaĉas al ĉinaj konsumantoj

Publikigita: 2020-11-07 15:44:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi ekamis iun landon pro ŝato al ĝia produkto aŭ ekŝatis ĝian produkton pro amo al tiu lando? Malgraŭ ia ajn kialo, 21 milionoj da ĉinoj aĉetis varojn el Italio kaj Eŭropo kun la valoro de 38 milionoj da juanoj dum duonhoro vendrede vespere.

Tio devas esti atribuita al reta ofertado organizita kiel publika bonfaro, kun aliĝo de konataj televidaj programestroj kaj famaj blogantoj. En subĉiela studio de rekta elsendo en Ŝanhajo ili babilis, aŭskultis italan muzikon, deklamis poemon verkitan de ĉino pri Florenco, kaj rekomendis al ĉinaj konsumantoj italajn specialaĵojn.

La okazaĵo koincidis kun la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio. Antaŭ tio, ŝtatestroj de la du landoj telefone interŝanĝis gratulojn. Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Italio starigis bonan ekzemplon por disvolvado de duflankaj rilatoj inter landoj kun malsamaj sistemoj kaj malsamaj kulturoj.

En la Nacia Konferenca Centro ĉirkaŭ 20 kilometrojn for de la studio, pli ol 2 600 entreprenoj el la tuta mondo eksponas siajn produktojn kadre de la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Itala ambasadoro al Ĉinio Luca Ferrari diris, ke la ekspozicio estas la plej granda en la mondo, kaj ke italaj firmaoj fervore aliĝis al la ekspozicio.

Bildo: (Itala ambasadoro Luca Ferrari laŭdis la ekspozicion kaj dankis Ĉinan Komunikilan Grupon (ĈKG) pro la reta ofertado)

Ĉinio havas 1 400 milionojn da loĝantoj, kaj 400 milionoj el ili apartenas al la grupo de meznivela enspezo. En la venontaj 10 jaroj Ĉinio importos eble 22 duilionojn da usonaj dolaroj da varoj el fremdaj landoj.

La reta ofertado estas organizita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), la plej influa amaskomunikilo en Ĉinio, kaj rekte elsendita per ĝia saĝtelefona programo, socia komunikilo kaj ankaŭ fama elektronik-komerca platformo.

Bildo: (Fama programestro Kang Hui el ĈKG kaj interreta famulo Li Jiaqi)

Sabate vespere, ĉinaj retanoj povas vidi rekomendojn de varoj el Rusio, Francio, Hispanio kaj Germanio kaj aĉeti iliajn specialaĵojn.

Dividu