Hispana ambasadoro en Ĉinio: ĈIIE antaŭenigas la ekonomian malfermon de Ĉinio

Publikigita: 2020-11-07 18:33:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De la 5a ĝis la 10a de novembro en la Nacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro en Ŝanhajo, okazas la 3a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. La Komerca Entreprena Ekspozicio de ĉi-jara ĈIIE starigis ses gravajn ekspoziciajn regionojn, inkluzive de nutraĵoj kaj agrikulturaj produktoj, aŭtomobiloj, teknikaj ekipaĵoj, konsumvaroj, medicinaj ekipaĵoj kaj sanprizorgo, kaj serva komerco. Aero de la ekspozicio estas pli granda ol tiu en la pasinta jaro. Malgraŭ influo de la novkronvirusa malsano, la nombro da kompanioj partoprenantaj kun la Hispana Komerca Antaŭeniga Agentejo ankoraŭ atingis 39. La hispana ambasadoro en Ĉinio Rafael Dezcallar montris en intervjuo kun nia raportisto, ke ĈIIE ludos gravan rolon por antaŭenigi la malfermon de Ĉinio.

Post la eksplodo de la epidemio, Ĉinio kaj Hispanio ĉiam helpis unu la alian. Ambasadoro Dezcallar diris, ke tio pruvis la bonajn rilatojn inter la du landoj, kaj ke ekzistas pli multaj kunlaboraj eblecoj por la du landoj en la estonteco.

Dividu