Elekronika silkvojo kondukas produktojn de Italio al Ĉinio

Publikigita: 2020-11-07 19:43:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ pli ol 2000 jaroj la Silka Vojo kunligis Ĉinion kaj Italion, kaj nun tiu ĉi vojo estas ege mallongigita. Vendrede vespere, 21 milionoj da ĉinoj aĉetis varojn el Italio kaj Eŭropo kun la valoro de 38 milionoj da juanoj dum duonhoro.

Tio devas esti atribuita al reta ofertado organizita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kiel publika bonfaro, kun aliĝo de konata televida programestro kaj fama bloganto. Dum pli ol 3 horoj ili prezentis pli ol 20 produktoj el Italio kaj aliaj eŭropaj landoj al ĉinaj uzantoj de poŝtelefona programo kaj socia komunikilo.

Bildo: (Konata programestro kaj interreta famulo rekomendas al ĉinaj konsumantoj kontraŭsunajn okulvitrojn el Italio)

Bildo: (Kontraŭsunaj okulvitroj el Italio montrataj dum rekta elsendo)

Bildo: (Italaj konsmetikaĵoj)

La okazaĵo koincidis kun la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio. Itala ambasadoro al Ĉinio Luca Ferrari diris, ke la ekspozicio estas la plej granda en la mondo, kaj ke italaj firmaoj fervore aliĝis al la ekspozicio.

Dividu