Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj laŭdis multflankismon kiel ĝustan vojon al traktado de defioj

Yu Publikigita: 2020-11-08 12:51:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sabate emfazis persisti pri multflankismo kaj plibonigi tutmondan regadon.

Li faris la rimarkojn en parolado al la kunveno de Tutmonda Konsilantaro de Lernejo de Publika Politiko kaj Administrado de Universitato Tsinghua en Pekino.

Wang diris, ke de post la eksplodo de la kronvirusa pandemio, la realeco plurfoje pruvis, ke homa socio estas komunumo kun komuna estonteco. Li diris, ke Ĉinio opinias, ke antaŭenigi konsiliĝon kaj kunlaboron por komunaj avantaĝoj estas la baza principo, protekti internacian leĝon kaj ordon estas grava bazŝtono, daŭrigi malfermon kaj integriĝon estas la ĝusta direkto, kaj akcepti la vizion de komunumo kun komuna estonteco estas la sola vojo. Ĉinio alte tenos plu la flagon de paco, disvolvado, kunlaboro kaj komuna gajno, kaj aktive partoprenos en internacia kontraŭpandemia kunlaboro.

Dividu