Hispana ambasadoro: ĈIIE akcelas ekonomian malfermon de Ĉinio

Yu Publikigita: 2020-11-08 13:22:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) okazas de la 5a ĝis la 10a de novembro en la Nacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro en Ŝanhajo. Ĝi estas dividita en ses ekspoziciejojn de agrikulturaj produktoj, aŭtoj, teknikaj ekipaĵoj, konsumaĵoj, medicinaj aparatoj kaj medikamentoj, kaj servokomerco. Malgraŭ influo de la kronvirusa epidemio, 39 hispanaj firmaoj aliĝis al la ekspozicio. Hispana ambasadoro al Ĉinio Rafael Dezcallar diris dum ekskluziva intervjuo kun raportisto de Ĉina Komunikila Grupo, ke la ekspozicio ludas gravan rolon en akcelo de malfermo de Ĉinio al la ekstera mondo.

La ambasadoro diris, ke tiu ĉi jaro estas eksterordinara kun multaj malfaciloj alfrontataj de la mondo, la aliĝo de 39 hispanaj firmaoj al la ekspozicio reflektas ankaŭ komunan klopodon, komunajn interesojn kaj kunlaboron de entreprenoj de la du landoj. Li aldonis, ke hispanaj firmaoj tre interesiĝas pri Ĉinio kaj akomodiĝas al postulado de la ĉina merkato, kaj sendube la ekspozicio ludis gravan rolon en akcelo de la ekonomia malfermo de Ĉinio, kaj hispanaj entreprenoj havos pli grandan ŝancon por eniri la ĉinan merkaton.

La ambasadoro ankaŭ alte taksis gravan rolon de la itinero de fervoja kargotransporto inter la ĉina urbo Yiwu kaj Madrido en la komercaj rilatoj de la du landoj.

Dividu