Pudong, “neniam finita importa ekspozicio” por aĉetantoj

Yu Publikigita: 2020-11-08 15:07:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) okazas de la 5a ĝis la 10a de novembro en la Nacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro en Ŝanhajo. Pro la postulo de prevento kaj regado kontraŭ la kronvirusa malsano, la organizanto ĉi-jare ne aranĝis malferman tagon por la publiko, kaj nur invitis profesiajn aĉetistojn viziti la ekspozicion. De kiuj landoj venas la ekspoziciantoj? Kiel ordinaraj konsumantoj povas sperti la ekspozicion? Kie oni povas aĉeti produktojn eksponatajn en la ekspozicio? Oni povas trovi solvojn al tiuj demandoj en naciaj pavilonoj de landoj laŭ la Zono kaj Vojo en la komerca centro Senlan en la ŝanhaja distrikto Pudong. Tie oni povas vidi produktojn el diversaj landoj elmontratajn sur bretoj kun etikedo de la ĈIIE.

Laŭ laborantoj de la naciaj pavilonoj, estas pli ol 20 landoj laŭ la Zono kaj Vojo, inkluzive de Tajlando, Hispanio, Japanio, Sud-Koreio, Rusio, Sirio, Irano kaj Sud-Afriko.

Estro de la nacia pavilono de Tajlando diris, ke multaj varoj de tiuj pavilonoj estas eksponataj en la ĈIIE, tial la vizitantoj povas senti ĉarmon de la ekspozicio tie.

Dividu