Fremdlandaj ambasadoroj reklamis varojn de siaj landoj dum ĈIIE

Lucia Publikigita: 2020-11-08 15:31:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sabate matene, ĉirkaŭ 30 milionoj da ĉinoj poŝtelefone rigardis retan ofertadon de produktoj importitaj el eŭropaj landoj.

La reta ofertado estas organizita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), la plej influa amaskomunikilo en Ĉinio, kaj rekte elsendita per ĝia novmediata platformo. Konataj televidaj programestroj aliĝis al la ofertado kaj rekomendis al konsumantoj produktojn el Rusio Francio, Hispanio kaj Germanio. Varoj kun la valoro de 90 milionoj da juanoj estis venditaj dum kvar horoj de rekta elsendo.

Hispana ambasadoro Rafael Dezcallar vizitis studion de la rekta elsendo. Eksa franca ĉefministro Jean-Pierre Raffarin kaj rusa ambasadoro Andrey Denisov sendis videaĵojn, esprimante laŭdon pri la ofertado.

Bildo: (Hispana ambasadoro ĉe la studio de rekta elsendo)

Bildo: ( Interreta famulo (maldekstre) kaj du programestroj de ĈKG)

La reta ofertado estis aranĝita okaze de la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) en Ŝanhajo. Ĉirkaŭ 50 el la 500 Mondaj Entreprenoj kaj aliaj konataj firmaoj unuafoje aliĝis al ĉi-jara ekspozicio, dum kiu centoj da novaj produktoj, teknologioj kaj servoj estas unuafoje eksponitaj. Ĉinio okazigas la ekspozicion por akceli konsuman altgradigon kaj kontentigi postulojn de la popolo. Hispana ambasadoro diris al raportisto de ĈKG, ke hispanaj firmaoj havos pli grandan ŝancon por eniri la ĉinan merkaton per la importa ekspozicio.

Dividu