Arce ĵure enoficiĝis kiel bolivia prezidento

Pluveta Publikigita: 2020-11-09 11:07:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dimanĉe en La-Pazo Luis Alberto Arce Catacora ĵure enoficiĝis kiel la prezidento de Bolivio. La servoperiodo estas 5 jaroj.

Tiutage Arce publikigis parolon post la enoficiĝa ceremonio kaj deklaris la regad-programon de la nova registaro. Li diris, ke serioze malprosperiĝis la ekonomio de Bolivio pro la tutmonda epidemio kaj la malbona administrado de la provizora registaro, tial la plej granda defio por la nova registaro estas reprosperigi la ekonomion, akceli enlaboriĝon kaj altigi vivnivelon de la popolo.

Pri la diplomatiaj aferoj Arce diris, ke la nova registaro de Bolivio subtenos la multpolarizon de la mondo. La komunumo de latin-amerikaj landoj kaj karibaj landoj estas bona elekto por realigi pacon kaj disvolviĝon de la regiono.

Arce promesis konstrui inkluzivan registaron kaj kredis, ke sub la komuna penado de diversaj flankoj Bolivio pasigos la nunan malfacilon. Samtempe li alvokis, ke la popolanoj unuiĝu kaj kreu pacan kaj belan estontecon.

Dividu