Prezidentoj de Rusio kaj Kazaĥio telefone diskutis problemon pri situacio de regiono Nagorno-Karabakh

Publikigita: 2020-11-12 14:09:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Rusa prezidento Vladimir Putin kun kazaĥa prezidento Tokayev merkrede telefone diskutis problemojn pri la situacio de la regiono Nagorno-Karabakh kaj la kunlaboro kontraŭ la kronvirusa epidemio.

La rusa politika retejo Kremlio publikigis raporton, dirante, ke Putin kaj Tokayev alte laŭdis la kunvenon de la Ŝtatestra Konsilio de Membroŝtatoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) okazigita en la 10a de novembro. Ambaŭ flankoj opiniis, ke la diskuto kaj kunlaboro por plu disvolvo en la sistemo de ŜKO havas gravan signifon.

Tokayev diris, ke la klopodoj de la rusa flanko por militpaŭzo kaj ĉesigo de malamikaj agoj en la regiono Nagorno-Karabakh gajnis sukceson. Ambaŭ flankoj opiniis, ke la interkonsento de militpaŭzo subskribita en la 9a kreis necesan antaŭan kondiĉon por longtempe kaj komplete solvi la konflikton en la regiono Nagorno-Karabakh.

La du gvidantoj ankaŭ diskutis pri la kunlaboro kontraŭ la novkronvirusa epidemio, inkluzive de la ambaŭ-flanka plano pri produkto vakcinoj en Kazaĥio.

Gvidantoj de Rusio, Azerbajĝano kaj Armenio subskribis interkonsenton en la 9a de novembro, anoncante la militpaŭzon en la regiono Nagorno-Karabakh de la nul-horo de la 10a laŭ la moskva tempo.

Dividu