La 23-a kunveno (en video) de gvidantoj el Ĉinio-ASAN (la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj) okazis en la 12-a de novembro. Ĉeestante la kunvenon la ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke en tia okazo, kiam la monda komerco ŝrumpas, la ekonomio malfortiĝas, homa kontaktiĝo estas limigita, en la tri antaŭaj trimestroj la komerco de Ĉinio-ASAN kreskis kontraŭe. ASAN jam fariĝis la plej granda komerca partnero de Ĉinio.