La 11-an de novembro la Plenuma Komitato de la Internacia Olimpika Komitato tenis videan kunvenon. En la gazetara konferenco post la kunveno Thomas Bach, la prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, menciis, ke li baldaŭ vizitos Tokion, kaj li esperas, ke la vizito povos plifortigi la fidon de la mondo "okazigi sekurajn Olimpikojn".
Bach diris: "Per tiu ĉi vizito ni esperas komuniki al la mondo firmvolon: tiuj ĉi Olimpikoj certe estos sukcese okazigitaj en sekureco.”
Laŭ oficiala informo de la Internacia Olimpika Komitato, Bach vizitos Japanion de la 15-a ĝis la 18-a de novembro.