Kvalifikeco de leĝfarantoj de Leĝodona Konsilio de Honkongo estas interna afero de Ĉinio

Selena Publikigita: 2020-11-13 11:28:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post kiam estis adoptita la decido de Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio pri kvalifikeco de leĝfarantoj de Leĝodona Konsilio de Honkongo, iuj okcidentaj landoj faris riproĉon. Pri tio proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin ĵaŭde diris en regula gazetara konferenco, ke Honkongo estas ĉina speciala administracia regiono, kaj la kvalifikeco de leĝfarantoj de Leĝodona Konsilio de Honkongo estas interna afero de Ĉinio kaj aliaj landoj ne rajtas klaĉi pri la interna afero.

Wang diris, ke la decido de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso estas necesa postulo por subteni kaj perfektigi la sistemon de “unu lando, du sistemoj” kaj efektivigi Bazan Leĝon de Honkongo kaj la honkongan leĝon pri nacia sekureco. Tio ankaŭ estas necesa ago por protekti laŭleĝan regadon kaj altan aŭtonomecon en Honkongo, kio konformas al bazaj interesoj de la ĉina popolo, inkluzive de honkong-anoj.

Wang akcentis, ke estas internacia kutimo, ke registaraj oficialuloj ĵuras lojalecon al ŝtata sistemo. Troviĝas neniu lando, kiu ignoras agadon de registaraj oficialuloj, inkluzive de leĝfarantoj, kiuj malobservas promeson kaj perfidas sian patrion. Senbazaj akuzoj kontraŭ Ĉinio fare de iuj okcidentaj politikistoj montris ilian duoblan kriterion.

Dividu