Putin diskutis kun kirgiza prezidento pri situacio de Kirgizio

Publikigita: 2020-11-13 14:36:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Rusa prezidento Vladimir Putin ĵaŭde telefone diskutis kun Sadyr Japarov, aganta prezidento kaj ĉefministro de Kirgizio, pri la enlanda situacio de Kirgizio kaj aliaj aferoj.

Laŭ la novaĵoj publikigitaj de la politika retejo de Kremlo tiutage, Japarov informis Putin pri la situacio post la parlamenta elektado en Kirgizio en oktobro. Putin diris, ke Rusio esperas, ke la situacio en Kirgizio estos stabila kaj enlandaj politikaj problemoj estos solvitaj kiel eble plej rapide. La du flankoj esprimis sian volon daŭre fortigi la strategian partnerecon inter la du landoj. La du flankoj ankaŭ diskutis la nunan situacion kaj la estontecon de dulandaj rilatoj, kaj ankaŭ la aferojn pri ekonomio kaj komerco, kulturo kaj komuna batalo kontraŭ la novkronvirusa epidemio.

Dividu