Ĉinio jam finkonstruis proksimume 700 mil bazajn staciojn de 5G

Ĝoja Publikigita: 2020-11-13 20:25:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 11-a de novembro en inaŭguro de jarkunveno 2020 de altnivela forumo pri ĉina disvolvo Liu Liehong, vicministro pri industrio kaj informatiko, diris, ke Ĉinio jam finkonstruis proksimume 700 mil bazajn staciojn de la 5-a generacia interreta sistemo (5G), kaj la nombro de terminaloj de 5G superis 180 milionojn. La bonaj infrastrukturoj akcelas multajn novajn uzojn sur la bazo de 5G.

Liu Liehong diris, ke en 2019 ĉinaj industriaj produktoj estis eksportitaj al proksimume 200 landoj kaj regionoj de la mondo, kaj Ĉinio fariĝis nemankigebla ĉenero de tutmonda industria ĉeno. Estonte Ĉinio pluapaŝe altigos kapablon de entreprenoj pri teknika novigo, fortigos apogadon al teknika novigo, plibonigos sisteman medion de teknika novigo kaj profundigos internacian kunlaboron de teknika novigo.

Dividu