Ĉina marsa sondilo vojaĝis pli ol 300 milionojn da kilometroj

Yu Publikigita: 2020-11-17 16:25:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina marsa sondilo Tianwen-1 veturis pli ol 300 milionojn da kilometroĵ ĝis marde matene (Pekina Tempo), laŭ la Ĉina Nacia Spaciala Administracio (ĈNSA).

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke la sondilo, ĵetita en la 23a de julio, flugis en la kosmo jam 116 tagojn kaj estas je proksimume 63,8 milionoj da kilometroj for de la Tero. Ĉiuj ĝiaj sistemoj estas en bona stato.

La sondilo faris tri orbitajn korektojn kaj profundspacan manovron. Komence de novembro, pluraj subsistemoj de la sondilo finis la unuan enorbitan memkontrolon kaj trovis neniun anomalion.

Oni atendas, ke la spacveturilo atingos la ruĝan planedon ĉirkaŭ februaro 2021 kaj eniros malaltan orbiton ĉirkaŭ Marso en majo 2021. La almarsiĝilo kaj esplorveturilo poste disiĝos de la orbitilo kaj milde almarsiĝos sur Marson. La veturilo forlasos la almarsiĝan platformon por esplori la planedon.

Dividu