Ĉinio pretas lanĉi lunan sondilon Chang'e-5 per raketo Changzheng-5

Yu Publikigita: 2020-11-17 18:16:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La kvina portoraketo Changzheng-5, kun la nova luna sondilo Chang'e-5 sur la supro, estis vertikale transportita al la Wenchang-a Kosmodromo en la ĉina suda provinco Hainan marde.

Laŭ la Ĉina Nacia Spaciala Administracio, la misio Chang'e-5, unu el la plej komplikaj kaj malfacilaj spacialaj taskoj de Ĉinio, estos lanĉita fine de novembro. Kiel la sesa luna misio de Ĉinio, Chang'e-5 celas kolekti kaj reporti ĉirkaŭ du kilogramojn da luna grundo kaj rokaj specimenoj al la tero. Spacialaj inĝenieroj faris ĝeneralan muntadon kaj provojn sur la raketo, post kiam ĝi estis transportita al Wenchang fine de septembro.

Oni elspezis ĉirkaŭ du horojn por vertikale transporti la grandan raketon al lanĉejo de la kosmodromo marde matene. Finaj ekzamenoj kaj provoj estos faritaj sur la raketo antaŭ la lanĉo.

Estas la dua fojo, ke la raketo Changzheng-5, nuntempe la plej granda lanĉ-veturilo de Ĉinio, estos praktike uzata. En julio, ĝi sukcese sendis Tianwen-1, la unuan marsan sondilon de Ĉinio, en la ter-marsan transigan orbiton.

Dividu