En- kaj-eksterlandaj personoj alte taksis parolon de Xi Jinping en pintkunveno de BRICS

Pluveta Publikigita: 2020-11-18 11:16:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde vespere okazis la 12a pintkunveno de BRICS per video-ligo. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan parolon en la pintkunveno. Personoj el diversaj rondoj en- kaj-eksterlandaj diris, ke Ĉinio ĉiam aktive partoprenis en la kunlaboro de la BRICS kaj faris gravan kontribuon. La parolo de Xi Jinping multigis konfidon kaj movforton por fortigi kontraŭepidemian kunlaboron, protekti multflankismon kaj antaŭenpuŝi reprosperiĝon de la monda ekonomio.

La kreinto de la koncepto BRICS kaj prezidanto de Brita Imperiestra Instituto pri Internaciaj Aferoj Jim O’Neill diris, ke la pledo de Xi Jinping pri protekto de internacia egaleco kaj justeco estas tre grava en la nuna periodo. Ĉiuj landoj devas fortigi kunlaboron, rapidigi esploradon de vakcinoj kaj reprosperigi ekonomion regante la epidemion. Li esperas, ke la landoj de BRICS realigos ekonomian kreskon dum la postepidemia periodo.

Vicprofesoro de Popola Amikeca Universitato de Rusio Oleg Timofeev diris, ke Ĉinio ĉiam aktive parotoprenis en internacia kunlaboro kontraŭ la epidemio, dividis la koncernajn spertojn kaj liveris materialojn al aliaj landoj. Rusio volas kunlabori kun Ĉinio por konstrui pli egalan kaj justan internacian sistemon kaj esperas, ke la landoj de BRICS faros plimultajn longtempajn celojn en la kampoj de multflankismo, humanismo kaj tiel plu.

Dividu