Usono reduktos armeanojn en Afganio kaj Irako ĝis 2 500 venontjare

Mirinda Publikigita: 2020-11-18 11:21:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde usona aganta nacidefenda ministro Christopher Miller diris, ke la nombro de usonaj armeanoj en Irako kaj Afganio malpliiĝos respektive al preskaŭ 2 500 en la mezo de januaro 2021.

Li diris en la gazetara konferenco, ke la Nacidefenda Ministerio efektivigos la ordonon de prezidento Donald Trump kaj plue faros gravan dispozicion al la usona armeo en Afganio kaj Irako kaj malpliigos la nombron de usonaj armeanoj al preskaŭ 2 500 respektive en tiuj du landoj antaŭ la 15a de januaro.

L diris, ke la plano konformas al la difinitaj plano kaj strategia celo de Usono kaj estas subtenata de la usona publiko.

Laŭ raporto de usonaj amaskomunikiloj, nun la nombro de usonaj armeanoj en Afganio kaj Irako respektive estas 4 500 kaj 3 000.

Dividu