Ĉina ĉefministro urĝas klopodojn por firmigo de ekonomia renormaliĝo

Yu Publikigita: 2020-11-18 13:10:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang alvokis pli efikajn kaj daŭripovajn politikojn por antaŭenigi stabilan ekonomian renormaliĝon.

Li faris la rimarkojn, kiam li prezidis simpozion pri la ekonomia situacio kun ĉeesto de ekonomikistoj kaj entreprenistoj lunde. Li diris, ke la lando faris malfacile akireblajn ekonomiajn atingojn ĉi-jare malgraŭ multaj malfacilaĵoj. Li urĝis regulajn preventon kaj regadon de la kronvirusa epidemio per laŭcelaj rimedoj kaj emfazis klopodojn por firmigo de bona tendenco de ekonomia renormaliĝo.

Vicĉefministro Han Zheng ĉeestis la simpozion.

La ĉeestantaj ekonomikistoj kaj entreprenistoj alte taksis la influon de la redukto de impostoj kaj kotizoj por mildigo de la malfacilaĵoj alfrontitaj de la reala ekonomio, precipe de miniaturaj, malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj. Ili ankaŭ proponis sugestojn pri makropolitikoj kaj rimedoj de la lando por subteni novigadon kaj proviz-ĉenan disvolviĝon.

Li emfazis, ke pli da laŭcelaj politikoj devas esti ellaboritaj por subteni merkatajn entojn, precipe pli malgrandajn firmaojn kaj individuajn entreprenojn kaj tiel certigi la vivtenon de la popolo. Li urĝis firmaojn adaptiĝi al la altgradigo de ekonomiaj strukturoj kaj konsumado por liveri altkvalitajn produktojn kaj servojn, kaj fari la produktojn pli kostefektivaj por kontentigi guberni-nivelan postuladon. Li substrekis la bezonon fokusiĝi al la ŝlosila rolo de laŭcela investo, mobilizi la tutan socion aktive partopreni en ĝi kaj efektivigi gravajn projektojn rilatajn al la bonfarto de la popolo.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio akcelos altnivelan malfermon kaj prenos la nove subskribitan interkonsenton Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) kiel okazon por kune antaŭenigi la konstruadon de la plej granda liberkomerca regiono de la mondo. Ĉinio ankaŭ protektos la multflankan komercan sistemon kaj purigos la vojon de libera komerco. Li urĝis koncernajn departementojn sekvi efektivigon de la interkonsento Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco.

Dividu