Verda kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo havas dezirindan estontecon

Henggang Publikigita: 2020-11-18 19:32:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde okazis la Altnivela Forumo pri la Verda Kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo, kunorganizita de Ĉina Misio al la Eŭropa Unio, Ĉina Komerca Ĉambro en la Eŭropa Unio kaj la Eŭropa Komerca Pintkunveno. Xie Zhenhua, speciala konsilanto pri klimata ŝanĝiĝo de la Ministerio de Ekologio kaj Medio, faris konversacion per videa ligo kun fama specialisto Shada Islam, kaj sekve partoprenantoj el Ĉinio, Germanio, Danio kaj la EU faris diskutojn rilate al la duflanka kunlaboro pri verda disvolviĝo. Ili oponiis, ke ambaŭ flankoj Ĉinio kaj Eŭropo devas klopodi per reciprokaj avantaĝoj en scienca kaj tekniko, industrio kaj kapitaloj por serĉi kontinuigblan disvolviĝon de ekonomio, kune respondi al la tutmonda defio alportita de klimatŝanĝiĝo kaj liveri spertojn por transformiĝo de pli multaj evoluantaj landoj. Ĉinio kaj Eŭropo plu efektivigos la atingitan konsenton de la duflankaj gvidantoj por konstrui la partnerecon de verda kunlaboro per la altnivela dialogo pri medio kaj klimatŝanĝiĝo, antaŭenigi industrian tranformiĝon kaj kune akceli kontinuigeblan disvolviĝon de la tuta mondo.

Xie diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris altigon de memvolan kontribuon de Ĉinio en la ĝenerala debato de la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, kio estas unu el konkretaj agoj de la ĉina registaro plenumi la Parizan Interkonsenton kaj publikigi freŝajn celojn de nacia memvola kontribuo kaj strategion de malalta ellaso ĝis la mezo de tiu ĉi jarcento. La celoj montris, ke la ĉina registaro prenas pozitivajn rimedojn por respondi al la klimatŝanĝiĝo. Tio estas respondeco kaj misio por la tuta mondo, precipe la venontaj generacioj. La kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo havas grandan potencialon por trakti klimatŝanĝiĝon, antaŭenigi ĝian regadon kaj efektivigi altkvalitan disvolviĝo kaj estas komplementa unu al alia. Tiu kunlaboro povas plu prezenti gvidadon de ambaŭ flankoj, antaŭenigi pozitivan kunlaboron kaj doni fortojn al multflankeco.

Mauro Petriccione, ĝenerala direktoro pri klimata agado de la EU, diris, ke ambaŭ Ĉinio kaj Eŭropo havas longtempan kunlaboro pri klimatŝanĝiĝo, precipe pri negoco koncerna al karbona ellaso. La EU ĝojas pro la atingita progreso de Ĉinio kaj atendas komencon de tiu negoco en la lando. Tio estas grandskala sistemo kaj povas paligi la tutan merkaton de Eŭropo eĉ en la komenca periodo laŭ la kvanto.

Bernard M. Kemper, ĉefdirektoro de la germana entrepreno EEW Energy from Waste, diris, ke en 2016 tiu kompanio estis aĉetita de la Pekina Grupo de Entreprenoj BG, kaj nun la du partioj establis bonan partnerecon inter si. Tio estas ekzemplo de sukcesa kunlaboro pri klimatŝanĝiĝo kaj apliko de malaltkarbona energio.

Dividu