Britaj amaskomunikiloj: RAEP markas gravan paŝon por ekonomia integriĝo de Azio

Selena Publikigita: 2020-11-19 11:45:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe britaj ĉefaj amaskomunikiloj publikigis artikolojn, dirante, ke la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) estas plej granda liberkomerca regiono, kiu kovras ĉirkaŭ 30% de la tutmonda produktovaloro, kio markis, ke la ekonomia integriĝo de Azio marŝas per grava paŝo.

Brita Disaŭdiga Korporacio publikigis artikolon, dirante, ke la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) estas interkonsento por starigi liberkomercan unuigitan merkaton de membrolandoj per redukto de doganaj tarifoj kaj nedoganaj baroj. Ĝi koncernas al pli ol dek kampoj de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj, investado, ekonomia kaj teknika kunlaboro, vara kaj serva komercoj kaj aliaj, celante redukti aŭ nuligi tarifojn de vara kaj serva komercoj kaj malaltigi enir-permeson de merkatoj.

La artikolo montris, ke la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) estas altgradigo de ĉiuj liberkomercaj interkonsentoj kun dek landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kiel la bazo. Unuigita komerca regularo kaj sistemo en la azi-pacifika regiono utilas al malaltigo de averaĝaj kostoj de importaj kaj eksportaj entreprenoj kaj malpliigas ilian necertecon kaj riskojn dum negocoj.

Laŭ artikolo de Brita ĵurnalo Financa Tempo, la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) estas la plej granda liberkomerca interkonsento de la mondo, ĉar duono de loĝantoj de la mondo estas kovrata.

La artikolo ankaŭ akcentas, ke subskribo de la RAEP rapidigas intertraktadon de liberkomerca interkonsento inter Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko. Konsidere ke tiuj tri landoj estas potencaj landoj en fabrikado kaj teknologio, tio estos granda impulso al disvolviĝo de tutmonda komerco.

Analizantoj opinias, ke subskribo de la RAEP probable estas la unua paŝo de Azio al integriĝa komerca regiono, simila al tiuj de Eŭropo kaj Ameriko.

Dividu