Ĉinio refutas deklaron de "Kvin Okuloj" pri decido de plej alta leĝdona instanco pri Honkongo

Yu Publikigita: 2020-11-20 13:02:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde refutis deklaron de la sekret-serva alianco "Kvin Okuloj" pri la decido de Ĉinio malkvalifiki iujn membrojn de la Leĝdona Konsilio de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR).

En komuna deklaro Usono, Aŭstralio, Kanado, Nov-Zelando kaj Britio vokis la ĉinan registaron rekonsideri agojn kontraŭ la leĝdona instanco de Honkongo kaj reenpostenigi la malkvalifikitajn membrojn de la Leĝdona Konslio de la HSAR.

Proparolanto Zhao Lijian diris en gazetara konferenco, "Ni bedaŭras kaj firme oponas la klaĉon de rilataj landoj pri la honkongaj aferoj de Ĉinio, kio estas publika malobservo de internacia leĝo kaj bazaj normoj regantaj internaciajn rilatojn, kaj ke la solena pozicio de Ĉinio pri rilata demando estis klare deklarita multfoje.”

Zhao diris, ke la decido de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK) pri la kvalifiko de la membroj de la Leĝdona Konsilio de la HSAR laŭ koncernaj dispozicioj de la Konstitucio, la Baza Leĝo kaj la leĝo pri nacia sekureca de la HSAR estas eneca postulo pri subtenado kaj plibonigo de la sistemo "unu lando, du sistemoj" kaj necesa paŝo por konservado de laŭleĝa regado kaj konstitucia ordo en la HSAR. Ĉi tio estas laŭleĝa, racia kaj nekontestebla. Li aldonis, ke de post la efektivigo de la leĝo pri nacia sekureco de la HSAR, ne plu estas tiel nomata "bela vidindaĵo" en Honkongo.

Zhao diris ankaŭ, ke ŝtataj funkciuloj devas subteni la konstituciajn leĝojn de sia lando kaj plenumi la promeson de fideleco al la patrujo, kio estas la baza politika etiko en ĉiuj landoj.

Dividu