Japana ĉefministro donas gravecon al cifereca transformiĝo kaj verda socio

Henggang Publikigita: 2020-11-20 18:16:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Japana ĉefministro Yoshihide Suga vendrede diris, ke antaŭenigo de cifereca transformiĝo kaj realigo de verda soccio estas la ĉefaj prioritatoj de lia regado por batali kontraŭ la kronvirusa pandemio.

Tiutage dum sia parolado en la virtuala dialogo de ĉefaj administraj oficistoj en la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlabora Organizo, organizita de Malajzio, Suga promesis batali kontraŭ la burokratia sekciismo, akiritaj interesoj kaj kutimoj sekvantaj la pasintajn precedencojn en la japana socio, kaj samtempe antaŭenigi regulan reformadon.

La japana gvidanto ripetis siajn ĉefajn politikojn pri cifereca transformiĝo kaj niligo de la varmdomgasa ellaso en la lando ĝis 2050.

Dividu