Xi sendis gratulon al konferenco pri 5G plus industria interreto

Henggang Published: 2020-11-20 19:20:01
Comment
Share
Share this with Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulon al la konferenco pri 5G plus industria interreto de Ĉinio, kiu vendrede malfermiĝis en la centra urbo Wuhan.

Xi diris en la letero, ke la integriĝo de 5G kaj la industria interreto akcelos konstruadon de cifereca Ĉinio kaj inteligenta socio kaj la procezon de la nova industriiĝo de la lando. Tio injektos novan impulson por la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio kaj kreos novajn ŝanĉojn por disvolviĝo de la monda ekonomio sub la ombro de la pandemio. Xi esperis, ke la partoprenantoj interŝanĝu opiniojn, starigos konsenton kaj akcelos kunlaboron por aldoni energion al entoj, servi al la socio kaj favori al la popolo.

Xi asertis, ke okazigo de la konferenco en Wuhan, Hubei havas specialan signifon. Li esperis, ke la provinco kaj ĝia ĉefurbo povos rigardi la kunvenon kiel ŝanĉon por daŭrigi la spiriton dum batalo kontraŭ la epidemio, antaŭenigi disvolviĝon de cifereca ekonomio kaj kontribui al altkvalita disvolviĝo de ekonomio kaj konstruado de la nova strukturo de disvolviĝo.

Related stories

Share this story on