Lasta absoluta malriĉulo de tri plej malgrandaj etnogrupoj de Ĉinio foiros el malriĉeco

Henggang Publikigita: 2020-11-20 20:22:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Matene de la 5a de novembro, Ao Zhenhua, loĝanto de la daur-etna vilaĝo Habuqi, ricevis konfirmilon pri liberiĝo el malriĉeco, subskribis sian nomon sur ĝi, kaj ĝoje kriis, “mi nenian estos plu malriĉa.”

Daura, ovenkia, kaj oroĉena etnogrupoj loĝas interne de la urbo Hulunbeier, Interna Mongolio. Ili estas plej malgrandaj etnogrupoj en Ĉinio kun repektive 80 000, 20 000 kaj 2 000 loĝantoj. Post kiam la lastaj malriĉuloj kiel Ao ricevis la dokumentojn, la tri etnogrupoj jam oficiale adiaŭis la absolutan malriĉecon.

La regiono de la tri etnogrupoj havas malbonajn naturajn kondiĉojn kaj al ili mankas bazaj instalaĵoj kompare kun aliaj lokoj. En 2014 la nombro de malriĉuloj tie atingis 10 281. La lokaj registaroj donis gravecon al la elimino de malriĉeco en tiu regiono, precipe por la lastaj malriĉuloj. Ili kolektis fortojn kaj kapitalojn fortigi konstruon de bazaj instalaĵoj kaj amplekse antaŭenigi disvolvadon de etna edukado, prisana servo, kulturo kaj aliaj. La familio de Ao, precipe tri malsanaj membroj ricevis subtenon de koncernaj politikoj, inkluzive tiu pri fundamenta garantio, pensio, repago de kotizoj por lernado kaj medicina servo, tial la familio ekhavis bazajn garantion.

En 2020 la lokaj registaroj klopodas por certigi la kontinuigblan disvolviĝon de tiuj homoj, kiuj ĵus liberiĝis el malriĉeco per konstruado de karakterizaj industrioj, ekzemple etnaj kostumoj, etnomora turismo, brodado, kultivado de drogherboj, agrikultura ostrokulturado, kaj aliaj. Per la prunto por liberiĝo el malriĉeco, Ao komencis sian karieron de bredado de bovoj. Staranta antaŭ la kostalo, Ao atendis, “La tri bovinoj naskos idojn en la venonta jaro, kio alportos pli belan vivon al nia familio.”

Dividu