Vendrede António Guterres, ĝenerala sekretario de la UN, alvokis, ke diverslandaj gvidantoj de Grupo 20 unuiĝu kaj kunlaboru por respondi al la nunaj minacoj kaj defioj alportitaj de la epidemio, klimata ŝanĝigo kaj peza ŝuldo de evoluantaj landoj.
Guterres diris en gazetara konferenco okazinta en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, ke li videe ĉeestis al la Pinta Konferenco de G20 okazinta de la 21-a ĝis la 22-a de novembro kaj prezentis klaran informon, t.e. “Ni devas unuiĝi kaj kunlabori”.