Wang Yi faras salutparoladon en kunveno de tutmonda pensfabriko pri “rekonstruo de la postepidemia mondo”

Xiong Linping Publikigita: 2020-11-21 16:47:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 20-an de novembro, invitite, Wang Yi, la ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj faris videan salutparoladon titolitan “Plifortigi solidarecon kaj kunlaboron kaj kune krei belan estontecon” en la kunveno de tutmonda pensfabriko pri “rekonstruo de la postepidemia mondo”.

Wang Yi diris, ke la jaro 2020, kiu baldaŭ estos pasinta, nepre registriĝos en la analoj de la homaro. Kaŭze de la impeto de la epidemio de la nova kronvirusa pneŭmonio kaj de la drasta ŝanĝiĝo de la stato, nevidita dum cent jaroj, la internacia situacio disvolviĝas en novan dividlinion. La homaro kreskas kaj evoluas en la venko super sennombraj malfaciloj kaj krizoj. Ĉiuj landoj bezonas tiri lecionojn el katastrofoj kaj en batalo kontraŭ tiuj katastrofoj koaguli konojn kaj fortojn, kaj kune kreas pli belan estontecon.

La 20-an de novembro la videa kunveno de tutmonda pensfabriko estis okazigata de la Indonezia Asocio pri Diplomatiaj Politikoj.

Dividu