Wang Yi parolis pri fruktoj de Xi en plurflankaj pintkunvenoj

Mirinda Publikigita: 2020-11-23 14:03:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De la 17a ĝis la 22a de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la 12an renkontiĝon de gvdiantoj de BRICS-landoj, la 27an neoficialan kunvenon de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj la 15an pintkunvenon de la Grupo 20 kaj faris serion da gravaj paroladoj. Ĉina ŝtatkonsilanto, ministro pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi intervjuate konigis la aktivadojn de Xi kaj eksplikis serion da gravaj konceptoj kaj rekomendoj prezentitaj de Xi kaj la gravajn influon kaj signifon.

Wang diris, ke prezidanto Xi klarigis historian pozicion de BRICS-landoj, Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj la Grupo 20 en centjara ŝanĝiĝema situacio, antaŭenpuŝis la internacian komunumon atingi konsentojn kaj fari kunlaborojn pri akordigo de epidemia preventado kaj regado, ekonomia kaj socia disvolviĝo, establo de la internacia ordo en postepidemia epoko kaj fortigo de tutmonda ekonomia regado kaj prezentis 23 gravajn iniciatojn, rekomendojn kaj rimedojn. Xi eksplikis ankaŭ enhavon de la nova disvolva situacio de Ĉinio kaj donis definitivajn signalojn pri antaŭenigo de altkvalita disvolviĝo kaj grandigo de ekstera malfermo kaj donis grandan fidon kaj forton al la internacia komunumo.

Sub aktiva partopreno de Ĉinio kaj kuna klopodado de diversaj ĉeestantaj partioj, en la tri pintkunvenoj estis publikigitaj deklaracioj de gvidantoj, “Strategio de Ekonomiaj Partneroj de BRICS 2025”, “Putrajaya Perspektivo de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro 2040” kaj aliaj gravaj dokumentoj, kiuj sufiĉe enkorpigas rekomendojn kaj starpunktojn de Ĉinio kaj montras la saĝecon kaj koncepton de Ĉinio. La internacia komunumo donis altan takadson al fruktoj akiritaj de la tri pintkunvenoj kaj ĝenerale opiniis, ke serio da paroladoj de prezidanto Xi kaj iniciatoj de Ĉinio liveris penslinion kaj elimino de la nuna krizo kaj montris direkton al la mondo en la postepidemia epoko.

Dividu