Ĉefo de UN: G20 ludas gvidan rolon en monda batalo kontraŭ pandemio

Yu Publikigita: 2020-11-23 14:07:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antonio Guterres, ĝenerala direktoro de la UN, diris dimanĉe, ke la Grupo 20 ludas tre gravan gvidan rolon en la tutmonda batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Guterres faris la rimarkojn dum parolado al la dua fazo de la 15a Pintkunveno de la Grupo 20 per video-ligo. Li diris, ke unuiĝo kaj kunlaboro estas magia armilo por venki la kronvirusan epidemion, kaj la gvidado de la Grupo 20 estas tre grava por bridi disvastigon de la epidemio.

Li diris en la unua fazo de la Pintkunveno de la Grupo 20, ke kronvirusaj vakcinoj kaj iliaj ekzameno kaj kuracado estas rigardataj kiel publikaj varoj de la tuta mondo, kio inspiras lin.

Li refoje vokis gvidantojn de la Grupo 20 doni plenfortan subtenon al la iniciato pri akcelado de tutmonda kunlaboro pri ekspluatado, fabrikado kaj justa akiro de novaj iloj por prevento kaj regado de la kronvirusa malsano kaj al la tutmonda mekanismo pri akiro de vakcinoj, frue plenigi la breĉon de 28 miliardoj da usonaj dolaroj, precipe tiun de 4,2 miliardoj da usonaj dolaroj urĝe bezonataj por grandskala fabrikado, aĉetado kaj distribuado de vakcinoj en la tuta mondo.

Guterres diris, ke la Grupo 20 ludas tre gravan rolon ankaŭ en mobilizado de resursoj por ekonomia renormaliĝo post la pandemio, kaj ĝi devas vastigi la iniciaton pri nuligo de ŝuldoj al ĉiuj vundeblaj evoluantaj landoj, inkluzive de mez-enspezaj landoj kun bezono.

La 15a Pintkunveno de la Grupo 20 malfermiĝis sabate per video. La du-tagan kunvenon gastigis Saud-Arabio, deĵoranta prezidanto-lando de la grupo.

Dividu