Transmaraj personoj alte taksas la paroladon faritan de Xi Jinping en la unuafaza kunveno kadre de la 15-a pintkonferenco de G20-gvidantoj

Xiong Linping Publikigita: 2020-11-23 19:32:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 21-a de novembro en Pekino, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping videe ĉeestis la unuafazan kunvenon kadre de la 15-a pintkonferenco de G20-gvidantoj kaj faris gravan paroladon. Transmaraj personoj opinias, ke en la parolado de Xi prezentiĝas serio da proponoj, kiuj havas gravan signifon kaj montras al la internacia socio direkton por reagi al tutmondaj defioj, interalie al la epidemio. Ĉio ĉi rivelas la respondecon de Ĉinio kiel granda lando.

Abdulaziz Alshaabani, saud-arabia specialisto pri ĉinaj problemoj, diris, ke nuntempe la mondo frontas al seriozaj defioj, inkluzive de la epidemio, la devo kaj agado de G20 montriĝas grava. La parolado de Xi havas gravan aktualan signifon kaj indikas al la internacia socio direkton por batali kontraŭ la epidemio.

Sonja Bressler, franca verkistino kaj fakulino pri ĉinaj problemoj, esprimis sian admiron pri la ideoj kaj konsiloj proponitaj de Xi pri kunlaboro en cifereca ekonomio, publika sano kaj aliaj sektoroj. Ŝi diris ke, por reagi al seriaj problemoj kaŭzitaj de la epidemio, prezidanto Xi donis la ĉinan projekton.

Bambang Suryono, prezidanto de la Azia Esplorocentro por Novigo kadre de la Indonezia Pensfabriko, opiniis, ke fari batalon kontraŭ la epidemio kaj disvolvi ekonomion estas la plej urĝa bezono nuntempe por la mondo, precipe por evoluantaj landoj. En la parolado de Xi menciiĝas internacia kunlaboro pri vakcio de la nova kronvirusa pneŭmonio, komune agnoska mekanismo por san-dimensio, cereala sekureco, cifereca ekonomio kaj tiel plu, kiuj ĉiuj estas gravaj ideoj kaj konsiloj.

Dividu