Pintkonferenco de G20 akiris rimarkindan progreson en multaj gravaj problemoj

Xiong Linping Publikigita: 2020-11-23 19:35:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 21-a kaj 22-a de novembro la 15-a pintkonferenco de de G20-gvidantoj okazis en la formo de video. La 23-an de novembro Chen Chao, vicestro de la internacia fako de la Ĉina Komerca Ministerio, akceptis intervjuon de raportisto kaj diris, ke tiu ĉi pintkonferenco havigis al si bultenon, en kiu multaj gravaj problemoj, ekzemple kiel komerco, investo, financo, cefereca ekonomio kaj publika sano, akiras rimarkindan progreson. Ĉio ĉi prezentas la komunan klopodadon de la membroj de G20 kaj ties firman fidon por respondi al defioj, kaj donas fortan energion al la tutmonda ekonomio.

Chen Chao diris, ke komerca kunlaboro estas unu el la plej gravaj apogiloj de G20. Kun la komuna penado de la membroj de G20 la pintkonferenco akiris gravajn fruktojn en diversaj flankoj.

Chen Chao diris: "Ĉinio volas kune kun ĉiuj membroj de G20 efektivigi la komunajn ideojn formitajn en la pintkonferenco, ade subteni plurflankismon kaj liberan komercon, oponi kontraŭ protektismo kaj unuflankismo, certigi la stabilecon kaj facilecon de la tutmondaj produktado kaj provizado, helpi al evoluantaj landoj, igi la mondan ekonomion forte kreski, kaj per agado praktiki la homaran sortkomunumon.”

Dividu