Ĉinio firme oponas kontraŭ usona senkaŭza subpremo al ĉinaj entreprenoj

Ĝoja Publikigita: 2020-11-23 20:48:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto Usono difinis 89 ĉinajn entreprenojn tiaj kun milita fono kaj malpermesis ilian aĉeton de usonaj produktoj kaj scienc-teknikaj varoj. Pri tio lunde Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio firme oponas kontraŭ la usona senkaŭza subpremo al ĉinaj entrerpenoj kaj multfoje esprimis sian seriozan starpunkton.

Zhao diris en regula gazetara konferenco, ke la usona ago serioze malobservas la principon de merkata konkurado kaj la regularon de internacia ekonomio kaj komerco, kiujn Usono ĉiam deklaras sekvi, kaj certe damaĝos interesojn kaj reputacion de Usono mem.

Dividu