Ĉinio alvokas al eksterlandaj armeoj orde kaj respondece sin retiri el Afganio

Ĝoja Publikigita: 2020-11-23 20:51:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Rilate lastatempan terorisman atakon al la afgana ĉefurbo Kabulo, Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, lunde diris, ke Ĉinio firme subtenas batalon de la afganaj registaro kaj popolo kontraŭ terorismo kaj alvokas, ke eksterlandaj armeoj sin retiru el Afganio en orda kaj respondeca maniero.

La 21-an de novembro en la afgana ĉefurbo Kabulo sinsekve okazis du atakoj per sume 23 raketpafaĵoj, kaj pro tio mortis almenaŭ 10 homoj kaj vundiĝis 51. "Islama Ŝtato" deklaris respondecon pri la afero.

Lunde en gazetara konferenco de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao kondamnis la atakojn al civitanoj kaj esprimis kondolencon al viktimoj kaj konsolon al familianoj de la viktimoj kaj vunditoj. Samtempe li diris: "Ĉinio firme pluigas sian subtenon al la afganaj registaro kaj popolo bati terorismon kaj protekti ŝtatan stabilecon kaj sekurecon de la popolo, volas kune kun la internacia komunumo pli frue venigi pacon kaj stabilecon en Afganio. Ĉinio alvokas, ke eksterlandaj armeoj sin retiru el Afganio en orda kaj respondeca maniero, evitu ke terorismaj fortoj plivastiĝos en la okazo, kaj helpu al interpaciga procezo de la afgana paco."

Dividu