Ĉinio volas plu dividi sperton pri epidemia prevento kun Indonezio

Yu Publikigita: 2020-11-24 13:37:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde, ke Ĉinio volas plu dividi sian sperton pri prevento kaj regado de epidemioj kun Indonezio.

Wang faris la rimarkojn dum telefona konversacio kun indonezia ministro pri eksterlandaj aferoj Retno Marsudi. Wang diris, ke la ĉina flanko aprezas Indonezion, ke ĝi ludis gravan rolon kiel regiona grava lando kun tutmonda influo por antaŭenigi mondajn pacon kaj disvolviĝon meze de la pandemio. Li diris, ke la nuna pandemia situacio restas severa, kaj li kredas, ke sub la gvidado de indonezia prezidento Joko Widodo, la indonezia popolo fine venkos la epidemion. Ĉinio volas plu dividi sian sperton pri prevento kaj regado de epidemio kun Indonezio, liveri subtenon kaj helpon laŭ sia kapablo, kaj plu profundigi vakcinan kunlaboron kun Indonezio.

Retno diris, ke la fakto, ke Indonezio kaj Ĉinio la unuaj komencis kunlaboron pri esploro kaj ekspluatado de vakcinoj, reflektis la altan nivelon de duflankaj rilatoj kaj la fortan fidon de Ĉinio al Indonezio. Ŝi dankis Ĉinion pro ĝia forta subteno al Indonezio, kaj esperis, ke la du flankoj plu antaŭenigos vakcinan kunlaboron.

Dividu