Wang Yi: Ĉinio kaj EU devas fortigi strategian kunlaboron

Yu Publikigita: 2020-11-24 13:39:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde diris, ke Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) bezonas plifortigi strategian kunlaboron kaj ludi konstrueman rolon en traktado de tutmondaj defioj.

Wang diris tion dum sia telefona konversacio kun Josep Borrell, la supera reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko. Li diris, ke la pandemio ankoraŭ furiozas tra la tuta mondo kaj la disvolviĝo de la internacia situacio akceliĝas, kaj ke Ĉinio kaj la EU, du stabiligaj fortoj en la procezo de multpolusiĝo, bezonas plifortigi komunikadon kaj dialogon, senĉese plibonigi reciprokan fidon kaj forigi ĉiajn ĝenojn. Li diris, ke la du flankoj unue devas bone trakti siajn respektivajn enlandajn aferojn, kaj samtempe fortigi strategian kunlaboron kaj ludi konstrueman rolon en traktado de tutmondaj defioj. Li aldonis, ke krome, la du flankoj devas teni la ĝustan direkton de la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU, persisti en paca kunekzistado, malferma kunlaboro, multflankismo kaj ankaŭ dialogo kaj konsiliĝo, kio estas ne nur gravaj spertoj akiritaj dum la 45 jaroj de post la starigo de duflankaj diplomatiaj rilatoj, sed ankaŭ ŝlosilaj principoj por la sana kaj stabila disvolviĝo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj la EU en la estonteco.

Borrell diris, ke la EU aprezas la klimatan celon de Ĉinio atingi kulminon de karbon-dioksida emisiado antaŭ 2030 kaj realigi karbonan neŭtralecon antaŭ 2060, kio donas ekzemplon por la tuta mondo, kaj ke la EU volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio pri klimatŝanĝiĝo kaj konservado de biodiverseco ĉiuflanke, kaj antaŭenpuŝi la intertraktadon pri la investa traktato kun Ĉinio kaj strebi por konkludi la traktaton antaŭ la fino de tiu ĉi jaro. Li diris, ke la EU alte taksas la grandegajn disvolvajn atingojn de Ĉinio kaj ĝian gravan kontribuon al mondaj paco kaj prospero, objektive kaj racie rigardos la disvolviĝon de Ĉinio kaj adoptos sendependan politikon pri Ĉinio surbaze de siaj propraj interesoj.

Dividu