Monda Interreta Konferenco publikigis progresintajn interretajn sciencteknikajn atingojn

Yu Publikigita: 2020-11-24 13:40:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dek kvin tutmonde progresintaj interretaj sciencaj kaj teknologiaj atingoj estis publikigitaj lunde en la Monda Interreta Konferenco – Forumo pri Interreta Disvolviĝo okazanta en la urbeto Wuzhen en la ĉina orienta provinco Zhejiang.

La atingoj, elektitaj de grupo de preskaŭ 40 fakuloj el la tuta mondo, ampleksas post-pandemian industrian renormaliĝon kaj kunordigitan disvolviĝon, ciferecan socian regadon, tutmondan respondon al publika krizo, nuban vivon bazitan sur artefarita intelekto kaj aliaj interretaj kampoj.

La atingoj inkluzivas plurajn, kiuj helpis la batalon kontraŭ la nova kronviruso, kiel "Teknologio por Bono: Komunikado por Senlima Kunlaboro", sperto surbaze de la aplikaĵo Tencent Meeting de kompanio Tencent pri nuba komputado.

Agnoskitaj estas ankaŭ: "Granda Datuma Platformo por Epidemia Prevento, Regado kaj Labor-rekomenco" de la Ĉina Akademio pri Elektroniko kaj Informa Teknologio de la Ĉina Elektronik-Teknologia Korporacio; kaj "Prevento kaj Regado de la Nova Kronviruso sur la Bazo de Artefarita Intelekto: Ĝenerala Solvo de Aŭtonoma Liverado Meituan" de Pekina Sankuai-a Interreta Teknologia Kompanio.

Dividu