Ĉinio volas fari grandan kontribuon al paca esploro kaj utiligo de kosma spaco

Ĝoja Publikigita: 2020-11-24 20:27:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde matene en la aerspaca lanĉejo de Wenchang, Ĉinio sukcese sendis la sondilon Chang'e 5 per raketo Changzheng 5 kaj komencis la unuan revenan vojaĝon kun specimeno kolektita ekstere de la terglobo. En tiutaga gazetara konferenco Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Ĉinio volas fari pli grandan kontribuon al paca esploro kaj utiligo de kosma spaco de la homaro.
Demandite Zhao diris: "Ĉinio ĉiam sin dediĉas al paca esploro kaj utiligo de la kosmo, volas kun diversaj landoj klopodi por fari pli grandan kontribuon al paca esploro kaj utiligo de la kosmo kaj akceli konstruadon de komunumo de la homaro kun komuna estonto."


Dividu