Yoshihide Suga intervidiĝis kun Wang Yi

Mirinda Publikigita: 2020-11-26 10:31:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede laŭ la loka tempo en Tokio, japana ĉefministro Yoshihide Suga intervidiĝis kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Wang unue transdonis mesaĝon de ĉina prezidanto Xi Jinping al Yoshihide Suga kaj transdiris sincerajn salutojn de ĉinaj gvidantoj. Wang diris, ke post establo de la nova registaro de Japanio, prezidanto Xi telefone konversaciis kun Yoshihide Suga kaj atingis gravajn konsentojn pri plibonigo de la ĉina-japanaj rilatoj, realigo de stabila transiro de la duflankaj rilatoj kaj difinis disvolvan direkton de la ĉina-japanaj rilatoj en la venonta periodo.

Suga dankis prezidanton Xi Jinping pro la grava mesaĝo. Li diris, ke evoluigo de stabilaj rilatoj inter la du landoj estas ege grava ne nur al Japanio kaj Ĉinio, sed ankaŭ al la regiono kaj la mondo, kio estas komuna devo de la du landoj. La nova kabineto de Japanio alte taksis la rilatojn kun Ĉinio kaj volas fortigi reciprokan fidon kun Ĉinio kaj kune antaŭenigi stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj. Japanio esperas fortigi kunlaboron kun Ĉinio por akceli sukcesan okazigon de la Tokiaj Olimpikoj kaj Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj celebradon de la 50a datreveno de normaligo de la rilatoj inter la du landoj.

Dividu