4a Konferenco de Internacia Perspektivo fokusiĝas al divido de avantaĝaj resursoj

Mirinda Publikigita: 2020-11-26 10:36:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede okazis la 4a Konferenco de Internacia Perspektivo. La konferenco diskutis pri divido de avantaĝaj resursoj, internacia industria kunlaboro post la epidemio, ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj aliaj temoj.

Pli ol 60 internaciaj politikistoj, famaj erudiciuloj kaj komercaj gvidantoj el 12 landoj, inkluzive de Ĉinio ĉeestis la konferencon, kiu okazis en Nov-Zelando.

Deĵoranta prezidanto de la Federacio de Internacia Perspektivo, egipta eksĉefministro Essam Sharaf, diris en videoparolado, ke la mondo devas preni multflankismon anstataŭ unuflankismon, liberan komercon anstataŭ protektismon, kunekziston anstataŭ hegemonion, dialogon anstataŭ kontraŭstaron, civilizacian komprenon anstataŭ civilizacian konflikton.

Dividu