Ĉinio firme oponas la decidon de Hindio malpermesi ĉinajn aplikaĵojn

Yu Publikigita: 2020-11-26 11:44:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede en gazetara konferenco, ke Ĉinio esprimas seriozajn zorgojn pri kaj firman oponon al la lastatempa aserto de Hindio malpermesi pliajn ĉinajn aplikaĵojn je la preteksto de nacia sekureco.

Zhao Lijian diris, ke la ĉina ambasadorejo en Hindio publikigis deklaron por respondo. Zhao diris, ke jam kvar fojojn ekde junio, Hindio altrudis limojn al saĝtelefonaj aplikaĵoj kun ĉinaj fonoj je la preteksto de nacia sekureco. Ĉi tiuj movoj, evidente malobservantaj merkatajn principojn kaj regulojn de la Monda Organizo pri Komerco, grave damaĝas la leĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj kompanioj. Ĉinio firme malakceptas ilin.

Li diris, ke la ĉina registaro ĉiam petas ĉinajn kompaniojn observi internaciajn regulojn kaj lokajn leĝojn kaj regularojn dum sia komerco eksterlande. La hinda registaro havas la respondecon sekvi merkatajn principojn kaj protekti la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de internaciaj investantoj inkluzive de ĉinaj kompanioj. Li aldonis, ke ĉina-hinda ekonomia kaj komerca kunlaboro, laŭ sia naturo, estas reciproke profita. Hindio devas tuj korekti sian diskriminacian praktikon kaj malebligi pliajn damaĝojn al duflanka kunlaboro.

Dividu