Ĉinio kondamnas militan atakon de grupo Houthi al petrolaj instalaĵoj de Saud-Arabio

Yu Publikigita: 2020-11-26 11:44:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Ĉinio merkrede kondamnis la misilan atakon kontraŭ petrolaj instalaĵoj en la saud-arabia urbo Ĝido, fare de la jemena milico Houthi.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco responde al koncerna demando. Li diris, ke Ĉinio ĉiam oponas atakojn al civiluloj kaj civilaj instalaĵoj, kaj alvokas koncernajn partiojn eviti agojn, kiuj povas pliigi regionan streĉon.

Dividu